| Да, а по-русски... |
[04 Jan 2015|10:35am] |
Сюда публикуются (когда-то вручную, а теперь кросспостятся автоматом из WordPress’а по рубрике) только мои записи на международном языке эсперанто. Случается, я пишу по-русски или ещё по-какому-то — чтобы читать все мои записи (не только эсперантские), надо зафрендить amikeco_ru — и будет вам счастье. Разумно после этого отписаться от slvk_q, чтобы эсперантские записи в вашей ленте не появлялись по две. Ну а если вы читаете ленты при помощи RSS-ридера, то лучше забрать RSS из первоисточника по адресу http://amikeco.ru
Mallonga traduko: en la rusa miajn noticojn eblas legi ĉe amikeco_ru (dank’ al kaj dankon al udmnews).
|
|
| La Tago de Venko |
[09 May 2008|09:54am] |
|
La 9-an de majo Rusio festas la Tagon de Venko, kiu estas oficiala ripoztago en la tuta teritorio. La Tago de Venko estas unu el la plej ŝatataj festoj en la popolo, ĉar ĝi estas ja tre ĝustatempa (la unuaj varmaj tagoj!) kaj ne tro politika (sendepende de politikaj starpunktoj homoj taksas grava la venkon super faŝismo en la Dua mondmilito).
Sankt-Peterburgo (en la tempo de milito Leningrado) aparte multe suferis en tiu milito. Blokita de nordo kaj sudo de hitleraj aliancanoj, ĝi travivis trijaran sieĝon, dum kiu proksimume 1 miliono da urbanoj mortis pro malsato kaj frosto. Amaran rememoron pri tiu tempo oni tre flegas en Peterburgo. Mi loĝas proksime de granda tombejo, unu el tiuj, kie oni enterigadis viktimojn de la sieĝo: la 9-an de majo certe multaj homoj venos meti florojn ĉe la eterna flamo en la tombejo.
Historio de la Sieĝo ne estas historio de nur german-soveta milito. Persone por mi estis tre kortuŝa koincido de du faktoj, ĉerpitaj de mi hazarde el diversaj fontoj: inter la sieĝintaj trupoj en la sudo estis ankaŭ hispanaj (frankistaj) soldatoj, pri kiuj konserviĝis bonkoraj rememoroj de lokanoj — la frankistoj ludis kun infanoj kaj kelkfoje savis lokanojn de perforto fare de germanaj faŝistoj (frankistoj militis kontraŭ komunismo, ne kontraŭ rusa etno, — klarigis la aŭtoro). Samtempe en la sieĝita Peterburgo estis domo, en kiu loĝis pli frue enlandigitaj hispanaj orfoj — orfoj de la Enlanda Milito. Veninte de unu terura milito, ili post iom da relative trankvila vivo trovis sin en milito eĉ pli severa, suferis dum la sieĝo, kiun kunfaris iliaj sampatrianoj, kiuj cetere tre ŝatis infanojn kaj helpis fremdajn lokanojn...
Ĉi-jare la festaj bildoj emfazas pozitivajn emociojn ĉe la fino de la milito, en la centro iom nekutime estas ĝoja virino, dum la venkinta soldato apenaŭ rimarkeblas flanke, kisanta ŝin je la vango:

Pacon al ĉiuj legantoj.
Если вы попали в этот блог случайно, подпишитесь на RSS-ленту и будьте в курсе всех обновлений! Se vi trovis vin hazarde en tiu ĉi blogo, abonu la RSS-fadenon kaj ricevadu avertojn pri ĉiu nova notico! Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| La plej disvastiĝinta familinomo |
[25 Apr 2008|09:15am] |
|
Kiel informas Lenta.ru, la plej disvastiĝinta familinomo en Estonio estas Ivanov. Ĝin havas 6789 loĝantoj de la baltia respubliko. La dua plej populara familinomo tie estas la estona Tamm (5241), sekvas ĝin Saar (4352).
Tiamaniere Ivanovoj relative abundas ne nur en Rusio, sed ankaŭ en kelkaj apudaj landoj, kiel Estonio, trionon de kies loĝantaro konsistigas rusoj. Ivanov, apud Smirnov kaj kelkaj aliaj, estas tre disvastiĝinta inter ĉiuj rusoj familinomo, devenanta de la persona nomo Ivan, iam multe pli populara, ol hodiaŭ. Laŭ la familia legendo, mia patro volis nomi min Ivan, omaĝe al sia patro (mia avo) Ivan Ivanov, naskiĝinta en 1904. Supozeble, aliaj homoj intervenis, emfazinte ke la nomo eksmodiĝis :) — tiel mi iĝis portanto de ĉeĥ-devena (?) nomo.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Ruslingva blogaro redesegnas Leninon |
[23 Apr 2008|03:07am] |
|
Fama rusia aspektigisto Artemij Lebedev en sia VivĴurnala blogo lanĉis konkuradon pri ŝanĝo de la fama pentraĵo fare de V. A. Serov «Petantoj ĉe Lenin» (1950). La 22-an de aprilo estas ja la naskiĝtago de Lenin.
La originala bildo estas jena. Ĝin konas preskaŭ ĉiuj eks-sovetianoj, ĉar ĝi estis en mezlernejaj lernolibroj kaj pluraj aliaj fontoj:

Multaj partoprenantoj de la malserioza konkurado ne detenis sin de rekta mokado pri la pentraĵo kaj ĉiuj en ĝi desegnitoj (kio ankaŭ vokis indignon de aliaj blogantoj kaj ondigis blogosferon). Tamen kelkaj «repentroj» estas kaj spritaj kaj sufiĉe taktaj rilate la originalon. Ekzemple la bildo fare de VivĴurnala uzanto axsm atribuas al la petantoj plendon al Lenin: «Vladimir Iljiĉ, kapitalistoj tute freneziĝis, pendigis multe da reklamo en VivĴurnalo». La rusa teksto uzas blasfemaĵon kun la interna formo «kaciĝi», kie mi tradukis «freneziĝis».

Estas aludo al la sufiĉe brua konflikto ĉirkaŭ la decido de la en Moskvo bazita kompanio SUP, pli frue aĉetinta VivĴurnalon, forigi la senreklamajn «bazajn» (t. e. senreklamajn) kontojn, kiuj ekzistis en VivĴurnalo ĉiam. Malgraŭ ke formale la firmao, kiu posedas la popularan servon, tute rajtis tion fari por altigi siajn enspezojn, la komunumo multe kaj diversmaniere protestis. VivĴurnalo (ЖЖ [ĵeĵe] en la rusa) restas la plej populara platformo de ruslingvaj blogoj (47831 blogaj enskriboj hieraŭ), malgraŭ ke ĝin jam preskaŭ atingis alia servo — LiveInternet kun 36820 enskriboj hieraŭ.
La esenco de la populara inter ruslingvaj blogantoj ĝenro de «ĵaba» («rano» en la rusa) estas ridindigo de iu bildo (foto aŭ pentraĵo) per aldono de, foje tre simpla aŭ eĉ primitiva, frazo aŭ detalo.
Jen ankoraŭ unu interesa «rano» el la pentraĵo de Serov: fakte nenio estas ŝanĝita, sed la bildo reaperas en tute nova kunteksto, kiel video ĉe YouTube.

La tutan proponitaron kaj la diskuton pri ĝi eblas vidi en la blogo de Lebedev (la tuto jam okupas naŭ paĝojn).
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Pri kio oni diskutas en Ru-reto |
[16 Feb 2008|07:10pm] |
|
Ŝajne, plej multe oni parolas pri la okazinta ĉi-semajne preskonferenco de Vladimir Putin, la prezidento. Putin parolis kun ĵurnalistoj la 14-an de februaro dum kvar horoj kaj kvardek minutoj: per tio li superis siajn proprajn antaŭajn rekordojn. Plejparto de la demandoj, 31% laŭ kalkulo de «Kommersant», estis pri ekstera politiko kaj internaciaj rilatoj, 30% — pri la interna politiko.
Lige kun la konferenco oni diskutas ne nur pri la enhavo de la respondoj, sed ankaŭ pri ilia formo. Dekoj da retumantoj konsideris lingvaĵon de Putin tro kruda. «Ĉiujn tiujn jarojn mi laboregis kiel sklavo en galero», interalie diris Putin pri sia prezidenteco; pri la ĵurnalistaj pritaksoj de lia riĉeco li diris, ke estas stultaĵoj, kiujn oni «eligis el nazo kaj ŝmiris sur paperon».
Sub titolo «Francio preparas sin al milito kontraŭ Rusio» oni diskutas la novan militan doktrinon de Francio, laŭ kiu tiu eŭropa lando povas militi kontraŭ Rusio por defendi interesojn de iu el eks-sovetiaj respublikoj. En la doktrino oni aludas Sud-Kaŭkazion kaj, pli precize, Kartvelion, kun kiu Rusio havas multajn nesolvitajn problemojn. La novajn decidojn de franca politikistaro tiel komentis ĉefredaktoro de gazeto «Orientir» (apartenas al Defendo-Ministerio) kolonelo Boltunov:
Nenio surprizas en la konduto de Francio. Sarkozi estas por-usona politikisto, kaj Usono jam delonge tenas nin en tia listo. Siatempe niaj demokratoj kriaĉis, ke ni ne plu bezonas armeon, ĉar ni ne plu havas malamikojn. Jen la respondo al tiu sensencaĵo. Mi diru, ke nia malamiko estas tiu, kiu oficiale listigis nin inter siaj malamikoj.
Dimanĉe Kosovo planas oficiale anonci pri sia sendependiĝo disde Serbio. Pluraj eŭropaj registaroj fakte subtenas tian evoluon de eventoj. Rusia Ministerio pri eksterlandaj aferoj promesis «korektigi la linion» rilate la memregatajn (fakte sendependaj) teritoriojn Abĥazio kaj Sud-Osetio, se sendependiĝo de Kosovo estos proklamita. Pli frue rusia prezidento jam diris, ke Eŭropo «mensogas», kiam nomas la kazon de Kosovo aparta kazo.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Rusio provokas Usonon. Aŭ male |
[15 Feb 2008|03:42pm] |
|
Rusia bombavidilo superflugis usonan aviadilportantan ŝipon «Nimitz», pri tio aperis artikolo en germana gazeto «Focus». Rusia paĝaro InoSMI tradukis el la germana komentojn de legantoj de «Focus».
Estas interese, ke multaj ja defendas Rusion: «Je kiu distanco de rusia marbordo estis la aviadil-portanta ŝipo kaj je kiu distanco de la usona? Nur sciante tion eblas juĝi, kiu provokas kiun». Aŭ: «Usonaj armeanoj militservas en 163 landoj, entute 285 mil homoj. Kiel aspektus la mondo, se la rusoj agus same?» Kaj eĉ tiel: «Teritorio de Usono estas do la tuta mondo, dum Rusio devas limigi sin nur je Siberio, ĉu tiel?!»
Kiel esperantisto, mi jam delonge scias, ke homoj en diversaj mondopartoj estas mirinde afablaj, sinceraj kaj bonvolaj. Tamen mi, evidente, daŭre restas ĉe kelkaj antaŭjuĝoj. Eĉ nun, vidinte tiujn komentojn per miaj propraj okuloj, mi daŭre serĉas iujn klarigojn, kiuj konformus al miaj antaŭjuĝoj: ekzemple, mi demandas min, ĉu la por-rusiaj komentoj estis faritaj de la rusi-devenaj germanoj, da kiuj estas dekmiloj en Germanio?..
Cetere, mi planas de temp’ al tempo blogi en Esperanto pri la temoj, kiuj estas aktive diskutataj en Ru-reto (ruslingva Interreto). Laŭ mia imago tio povus esti interesa por internacia legantaro. Ĉu eble mi eraras?

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| La preskaŭ bona finna vortaro |
[01 Feb 2008|08:17pm] |
|
Jen kian paperan vortaron de la finna mi fine aĉetis. Post rapida analizo ĝi evidentiĝis esti pli bona, ol la Polyglossum-vortaro (elektronika), pri kies mankoj mi antaŭe jam longe plendis (ruse).
Финско-русский и русско-финский словарь (40 тыс слов). — СПб: ООО «Полиграфуслуги», подготовлен изд-вом «Виктория»
Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:
- estas vorto jatko “denove” kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota “Denova/daŭriga milito” — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
- inter la vortoj jonotaa “stari en vico” kaj jopa “eĉ, jam eĉ” forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri “jes” en la finna.
Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):
- ilo “ĝojo”, kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen “ĝoja”;
- vero “imposto”;
- verso “ĝermo”;
- hikka “hikado” (en traduko de la porinfana animacia filmo “Mejzi” oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).
Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: “Venu, lernu la finnan kun ni” :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Foririnta civilizo: mirindaj fotoj |
[17 Jan 2008|07:39am] |
|
Hodiaŭ mi trovis en du diversaj interretaj paĝaroj mirindajn fotarojn pri la lokoj, kiujn forlasis civilizo. Kie restas detruiĝantaj kaj rustantaj spuroj (forlasita tekniko kaj neuzataj konstruaĵoj). Ne ĉiuj, sed mirinde multaj homoj, mi scias, aprezas tiajn fotarojn. Do, jen donaco al samgustanoj el Esperantujo.
La unua fotaro estas pri la uranaj minejoj en populara sud-rusia ripozloko ĉirkaŭ la urbo Pjatigorsk (estas tie deko da proksime lokitaj urboj, plejparte ripozejoj ĉe fontoj de minerala akvo). En la fama monto Beŝtaŭ (kaj en la malpli fama Bik) estis, kiel evidentiĝis, uranaj minejoj, ekfunkciintaj fine de la 1940-aj jaroj. La minejoj jam longe ne funkcias (pro elĉerpiĝo de industrie minebla urano tie), kaj entuziasmuloj ŝatas tie promeni por fari belajn fotojn kaj ricevi sian dozon de danĝera radiado…

La fotaron akompanas ruslingva intervjuo pri la situacio ĉirkaŭ la minejoj. Se kredi la komentojn, parton de la fotoj la fotintoj faris dum la pasinta NovJara festo, kiun ili pasigis en la forlasita minejo…

La alia simila fotaro temas pri la „malaperinta maro“ — Aralo. Grupo de fotoentuziastoj vojaĝis pasintaŭtune en Uzbekio, en la lokoj kie iam estis la suda bordo de la Arala Maro (fakte ĝi estas salita lago). Fotoj de la iama fundo, de la restintaj en dezerto ŝipoj kaj aliaj estas tre impresaj.

La Arala Maro rapide malaperadis dum la fino de la 20-a jarcento. Rezulte multaj fiŝkaptistaj loĝlokoj troviĝas kelkdek kilometrojn (!) for de la maro, multaj iĝis pro tio neloĝataj. En norda parto de la salita lago oni sukcesis konstrui grandan digon, pro kio la norda (plene en kazaĥia teritorio) parto de la lago „resaniĝas“ (akvo de Sirdarja restas plene en tiu malpli granda parto de Aralo). Pri tio ruse.
Kiel rakontas la partoprenanto de la fotoekspedicio, antaŭ nelonge sur la fundo de Aralo oni trovis restaĵojn de antikva urbo. Arkeologoj esploras ĝin nun por kompreni, en kiu epoko estis konstruita tiu urbo. Estas ja interese, ke iam oni konstruis urbon, kiun poste plene kovris la akvo kaj nun, post la refoja foriro de la akvo, oni povis trovi sur la iama fundo konstruaĵojn kaj tombojn. Unu el la hipotezoj pri Aralo estas, ke la akvonivelo en ĝi ofte ŝanĝiĝas pro nekonataj kialoj kaj ke eble homaro ne tiom multe kulpas pri ŝrumpiĝo de la maro.
Ĉu vi ŝatis la fotojn samkiel mi?
|
|
| Edvardo Kokojti atentigas |
[13 Jan 2008|06:45pm] |
|
Edvardo Kokojti, prezidento de neagnoskita ŝtato Sud-Osetio, en intervjuo atentigas:
Parolante pri Kosovo, mi volas rememorigi, ke necesas pritaksi ne nur la memproklamitajn respublikojn [Kosovon kaj Sud-Osetion], sed ankaŭ konsideri, de kiuj ŝtatoj ili «deiras». Kontraste al Kartvelio, Serbio estas normala, tute formiĝinta ŝtato kun funkciantaj demokratiaj institucioj. Kartvelio male estas ĉiam en febro, kiel ŝtato ĝi apenaŭ formiĝis.
En Serbio internacia komunumo detruas ŝtaton, kiel ĝi detruadis siatempe Jugoslavion. Samtempe la neekzistantan ŝtaton de Kartvelio oni penas finkrei kaj aldoni al ĝi Sud-Osetion kaj Abĥazion…
En Kartvelio okazis antaŭtempaj prezidentaj elektoj. Laŭ provizoraj kalkuloj gajnis Miĥeil Saakaŝvili kun lastatempe populara proporcio de ĉ. 53% da voĉoj. Saakaŝvili iĝis konata pro sia nekonsekvenca politiko rilate al la fakte sendependaj Sud-Osetio kaj Abĥazio, kiuj proklamis sin ŝtatoj dum regado de Zviad Gamsaĥurdia, ekstreme naciisma politikisto, allasinta interetnajn tensiojn kaj konfliktojn en la post-soveta Kartvelio.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Longe atendita renovigo de komputilo |
[12 Jan 2008|07:26pm] |
|
Komputilo, kiun mi aĉetis printempe de la jaro 2003(?) kontraŭ la mono perlaborita en projekto Lingvo.info, jam „morale malnoviĝis“. 256 MB da ĉefmemoro kaj 1700 MHz en la procesilo ja estas nemoderne. Kaj ja Win XP iom malrapide funkciis, aparte kiam mi malfermadis dekon da fenestroj, kiel mi kutimas fari.
La unua ideo estis aĉeti novan komputilon, pli-malpli kontraŭ dudek mil rubloj. Sed la sumo grandas, la nuna komputilo fidindas, la nova povas esti neglate funkcianta — temas pri iuspeca lotumado. Do, mi pripensis, kiel la nunan komputilon renovigi…
Rezulte mi aĉetis hodiaŭ 1 GB da ĉefmemoro (Kingston, 2×562) kaj DVD-RW (antaŭe mia komputilo ne povis eĉ legi DVD-ojn). Horon antaŭe mi ĉion sukcese instalis, ĉe la 55-a minuto de uzado „la flugo normalas“. La kosto de la tuto estas malpli ol 3 mil rubloj, kio espereble demetos almenaŭ por jaro bezonon fari novajn renovigojn.
Dank’ al la novaj aĉetoj mi finfine povis rigardi la DVD-on kun fotoj de la rusia IJK (IJK-60, apud Kovrov en Rusio, 2004). Tiun diskon donacis al mi Sjoerd Bosga, kiam li kun kelkaj rusiaj junaj E-aktivuloj renkontis la novan jaron 2005 kun mi kaj Natalja en Peterburgo. Estas multaj interesaj trovaĵoj en la disko. Jen, ekz., foto el la unua kongresa tago fare de Maria Terjoĥina (nun loĝanta en… Ĉinio). La serioza knabo maldekstre estas mi.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Klimataj diferencoj |
[09 Jan 2008|10:00am] |
|
Mi nur ĵus komprenis ankoraŭ unu esencan diferencon inter vintra vetero en Sankt-Peterburgo kaj Vladikavkaz. En Vladikavkaz la taga kaj la nokta temperaturoj diferencas vintre je 10-20 gradoj, dum en Peterburgo la taga kaj la nokta temperaturoj apenaŭ multe diferencas.
Ekzemple, por morgaŭ oni promesas en Peterburgo nulon tage kaj -1 nokte, dum en Vladikavkaz estos -3 tage kaj… -20 nokte.
Mekanismo de tiu diferenco estas tuj klara: en Vladikavkaz estas multe pli longa lumtago kaj la suno brilas je pli granda angulo (do, ne nur lumas, sed ankaŭ varmigas). Tial dum tago aero serioze varmiĝas. Kaj nokte, eble pro proksimeco de la montaro kaj pro relative alta pozicio super la marnivelo, rapide remalvarmiĝas. Supozon pri la kaŭzo de noktaj malvarmiĝoj subtenas veterprognozo por la sama tago en Anapa: -2 tage kaj nur -5 nokte.
Aŭ eble mi komplete eraras kaj temas nur pri influo de la maro en Peterburgo kaj Anapa, ambaŭ urboj ĉemaraj?..
Vladikavkaz vintre, nekonata aŭtoro, ĉerpita en vKontakte:

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Hodiaŭaj fotoj kaj kiel nomi ilin finne |
[30 Dec 2007|09:41pm] |
|
Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.
Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.
Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj
Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k’am].
Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)
Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| „Komato“. Alia mondo eblas |
[25 Dec 2007|06:30pm] |
|
Jen freŝa rakonto de hungaro Ferenc Harnyos pri alia, pli justa, mondo, kiu ja eblas nur en sonĝoj.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Jen misfortuno!.. |
[25 Dec 2007|01:31pm] |
|
Krom la ceteraj misfortunoj, jen ankoraŭ unu malbona novaĵo: la kurso de la finna lingvo, en kiun mi volis enskribiĝi, nepre okazos. Sed la nova grupo eklaboros nur en februaro, dum la antaŭa (al kiu mi eble aliĝus) startis en novembro (kaj sufiĉe avancis por malebligi mian aliĝon)…
Mi eble devos serĉi alian instruejon en Peterburgo, eĉ se ĝi estos iom pli kosta. Ĉar ĝis februaro mi ja memstare lernos diversajn „verĥuŝkojn“ (suprojn), krome en la februaro mi supozeble estos pli okupita ol januare.
Mi revis pri la finna kurso en januaro, certe. Nu ankaŭ la bona flanko estas en la afero: mi almenaŭ ŝparos iom da mono, kiun mi ja bezonus por la subita vojaĝo al Osetio, kiun mi devos fari nun pro la hieraŭa fiasko aranĝi „eksterlandan pasporton“ en Peterburgo…
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Filino evoluas |
[22 Dec 2007|05:24am] |
|
Post du tagoj Maŝa iĝos dujara. Ŝi pli kaj pli multe parolas en Esperanto (iom paradokse, ĉar mi rimarkas, kiel mi pli kaj pli kondutas neorganizite ĉi-rilate, ŝaltante lingvojn meze de frazo aŭ eĉ uzante ĉefe la rusan): okazis, ke ŝi rerakontis en (sengramatika dume) Esperanto fabelon, kiun antaŭe sxi aŭdis nur ruse. Ŝi ofte uzas du vortojn — rusan kaj Esperantan — apude, kvazaŭ tradukante (pri iu blua objekto ŝi povas konstati: „Sinja. Blua“; ofte ankaŭ inverse — unue nomante la Esperantan vorton).
Maŝa tre ŝatas literojn kaj ciferojn, plurajn jam scias. Amuzis nin ambaŭ (min kaj la edzinon), kiam ni komprenis, ke ni evitas rakonti al ŝi pri la latina alfabeto. Ja certe infanon ne povas perpleksi la fakto, ke litero S ekzistas en kelkaj formoj: imageble, infano akceptus tion kiel fakton. Nur por la plenkreskuloj gravas, ke ĉio aspektu logike (kia logiko estas en la egaleco de G kaj g, A kaj a estas ja demando).
Pasintvespere Maŝa sukcesis mirigi nin per sia nelaŭaĝa ekzerco. Tenante du plastajn bastonetojn (per kiuj oni purigas nazon ks.), ŝi kunmetadis ilin laŭ diversaj anguloj kaj postulis, ke ni diru, al kiu litero similas tiu aŭ alia kunmeto de du bastonetoj. Ŝi mem respondadis, kiam ni tro longe pensis. Plej unue ŝi kunmetis krucon, ŝian plej ŝatatan literon X (prononcata inter ni kiel [ĥ:]). Poste ŝi faris ankaŭ A (la streketon inter la bastonetoj aldonante per fingro) kaj У (rusa [u]).
Ne, ni ne instruegas al ŝi legadon, ŝi ĉefe mem per sia scivolo atingis tion. Ne, krom legado ŝi ŝatas ankaŭ pli aktivajn agadojn kiel kurado, (ama) torturado de la kato, dancado ktp.
Foto: Fino de la ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) en Primorsko-Aĥtarsk. Jam homoj disveturis plejparte, kaj Maŝa desegnas per rozkolora kreto en malplena vojo.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Olla aŭ ne |
[18 Dec 2007|12:51am] |
- minä olen
- sinä olet
- hän on
- me olemme
- te olette
- he
olut ovat
Tamen ne tre bone memorfiksis. Temas pri la verbo esti en la finna.
Inter la ceteraj novaj vortoj estas kissa, tute rekonebla de la rusa fono. Mi ankaŭ ŝatis la montran pronomon se, kiu rememorigas pri c’est de la franca (necesas tamen atenti kaj ne forgesi pri on, kiu estas la formo de olla “esti” por meti post se). Se on kissa. “(Tio) estas kato”.
Iom sensisteme, saltante de unu enkonduka teksto al la alia, mi ankaŭ ellernis la nomon de Svedio (kiun mi ĉiam pasive rekonadis, sed ne povis diri aktive): Ruotsi. Kaj la nomo de persono (”svedo”) estas ruotsalainen. Estas interese,ĉu oni ligas ts ĝis /c/?.. Mi imagas, ke ne. Rusio nomiĝas finne Venäjä: sed mi daŭre ne certas, ĉu mi jam ellernis ĝin aŭ ne.
Mi havas la impreson, ke mi jam tro multe da energio investas en senordan konatiĝon kun la finna (iom neatendite por mi mem) kaj ke mi eble investu ĝin en iujn ĉeestajn kursojn de la lingvo. Des pli ke la principa konsento de la familio ekzistas.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Pliaj vortoj en la finna |
[16 Dec 2007|07:00pm] |
|
Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).
- Asunto (bela vorto, cetere) loĝejo.
- Katu (nu mi sciis ankaŭ antaŭe) strato.
- Tie (eblas ligi al la samskriba E-a vorto) vojo.
- Huone (mi lernu ĝin nun, ĉar antaŭe estis huomenta, similsona komence) ĉambro.
- Nolla (ĉar mi jam scipovas kalkuli de 1 ĝis 3) nulo.
- Sata (ĉar ja similegas al la oseta sædæ samsignifa; mi eĉ memoras, ke mi legis pri sciencaj supozoj pri etimologia ligiteco de tiuj vortoj) cent.
Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu — hän — kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).
Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Kateto provoka |
[08 Dec 2007|01:41am] |
|
Foje ni kun Maŝa (aŭ fakte mi por Maŝa) inventas vere monstrajn Esperanto-vortojn. Ekzemple, hodiaŭ, kiam ni revenis de promenado, mi volis delogi ŝin de malgajaj pensoj (ŝi kutime ne ŝatas reveni hejmen de promenado, kaj ĝenerale ne tre ŝatas ŝanĝojn) kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, mi gaje babilis pri kio ajn. Ĉefe pri nia bela blanka kato, kiu atendas nin hejme kaj al kiu ni revenas.
Kiam ni jam malfermis la pordon, la kato, kontraste al sia kutima konduto, ne renkontis nin malantaŭ la sojlo. Nur kiam mi multe vokis lin (deŝirante vintrajn ŝuojn de la piedoj de mia dujarulino), li pigre aperetis el-post la ĉambra pordo en la koridoron.
Daŭre babilante pri la kateto, mi nomis lin «katet’-apenaŭkompreneblulet’» kaj nur poste teruriĝis. :)
Nia antaŭa (ofte uzata ĝis nun) monstrovorto estis «leporeto-saltemuleto», kiun mi tamen unue inventis (tradukis el la rusa «зайчик-попрыгайчик») kaj nur post iom da trejnado spertiĝis rapide kaj senĝene prononci. Evidentas la progreso al pli kaj pli facila prononcado de pli kaj pli monstraj kunmetitaĵoj…
Kaj jen la apenaŭkompreneblulet’:

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| „Samideanoj“ |
[03 Dec 2007|02:22am] |
|
Hodiaŭ mi mendis tiun ĉi libron de „Sezonoj“. Komence mi volis mendi nur por mi mem, sed releginte la recenzojn, mi diris «дайте две» (donu du). Pri la sorto de la dua mi ankoraŭ nenion decidis, sed ĝi estu hejme por ajna okazo — foje aperas bezono ion al iu donaci…
Ĉar la libro konsistas el pli-malpli mallongaj rakontoj, forfalas la kutima ĉe libromendado demando „Kiam damne mi legos ĝin?!“ Mallongajn rakontojn de diversaj aŭtoroj eblas legi en publika transporto, ekzemple.
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| Кот, который любил семечки |
[30 Nov 2007|12:27pm] |
|
Kato, kiu ŝatis semetojn:

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
|
|
| navigation |
| [ |
viewing |
| |
most recent entries |
] |
| [ |
go |
| |
earlier |
] |
|
|
|
|