| | slvk_q ( |
Arta Revolucio: elsendo dediĉita al planlingvoj
Mia vizaĝo en televida elsendo. La 8-an de aprilo mi rakontis pri Esperanto kadre de programero pri artefaritaj lingvoj en televidkanalo «Mir».
Mir estas ne la plej spektata, sed tre vaste disaŭdigata (ĉar ĝi estas interŝtata televido de la eks-sovetiaj landoj, kuniĝintaj en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj).
Krom Esperanto estis prezentitaj kvenjo (komence) kaj tokipono (fine).
Certe, la tuto estas en la rusa. Krom tio sonas tute malmulte da kvenjo kaj Esperanto, estas relative longa konversacio (subtitolita ruse) en tokipono — mi imagas, ke la unua en historio de tokipono tiom longa interparolo en televido. :)
April 23 2007, 22:55:59 UTC 5 years ago
Cetere, vi absolute ne similas vin! :)
Sed kun kiu vi konversaciis tokipone?
Kaj cxu ne pli simplis trovi konversaciinton en Eo?
April 24 2007, 16:43:05 UTC 5 years ago
Ĉu?
> Sed kun kiu vi konversaciis tokipone?
Nun klaras, kial mi ne similas min. Tokipone konversaciis alia persono,
> Kaj cxu ne pli simplis trovi konversaciinton en Eo?
Ni ja konversaciis Esperante dum ĉ. horo antaŭ kamerao, mi kaj Oksana Burkina. Eĉ oni preparis subtitolojn ktp. Sed la filmon fuŝigis la kameraisto, laŭ la vortoj de Andrej (la aŭtoro de la elsendo). Estus ankaŭ konversacio en Esperanto; sed eble ne tiom gravas, ke ĝi forestas.
April 24 2007, 00:04:13 UTC 5 years ago
April 24 2007, 16:39:25 UTC 5 years ago
Ĉu vi rimarkis mencion de vi? :) "Pri ĝia aŭtoro malfacilas diri ion certan. En la retaj forumoj la kreinto de tokipono elpaŝas sub pleŭdonimo Sonja Kisa".
April 24 2007, 17:26:20 UTC 5 years ago
April 24 2007, 18:45:44 UTC 5 years ago
October 9 2008, 16:51:15 UTC 3 years ago
October 9 2008, 17:38:22 UTC 3 years ago
April 28 2007, 09:29:04 UTC 5 years ago
Speciale por tokipono estis perfekta reklamo. Pri Eo iomete tro ĥipieca impreso restis, malgraŭ via kostumo ;) Kaj mi tre ridis pri "kAlbaso" :)
January 22 2008, 06:18:50 UTC 4 years ago
January 22 2008, 16:01:39 UTC 4 years ago
http://ironau.ru/khaebic/konlangi.z