Да, а по-русски...
Mallonga traduko: en la rusa miajn noticojn eblas legi ĉe la devenloko: Amikeco.ru (nur miaj tekstoj en Esperanto).
В давние времена каждый народ поклонялся своим языческим богам. Некоторые поклонялись богам стихий, кто-то животным и так далее. Сегодня я хочу поговорить о древнем Египте и об отношении египтян к пчёлам, а так же о том, кто удостаивался почётного звания повелителя пчёл!
( Collapse )Lige kun la 1-a de majo, la laborista festo ĉiam amase (kaj, ŝajne, iom devige) festita en Sovetunio, aperis en la ruslingva blogaro multaj nostalgiaj noticoj. Por ne postresti, ankaŭ mi elmetu unun el la plej popularaj sovetiaj kantoj kun laŭlinia traduko en Esperanton.
Muziko de David Tuĥmanov, teksto — de Vladimir Ĥaritonov. Kantas ensemblo „Samocveti“. Komenco de la 1970-aj. Temas evidente pri „tutsovetiaj konstruejoj“, inter la plej lastaj kaj plej grandaj estis la aŭtoprodukta uzino VAZ kaj la Bajkal-Amura fervojo, krome estis multaj malpli grandaj „regionaj“ konstruejoj — partopreno en ili estis prestiĝa kaj eble ne ĉiuj dezirantoj eĉ rajtis.
Колеса диктуют вагонные, где срочно увидеться нам
Vagonaj radoj diktas, kie ni urĝe renkontiĝu.
Мои номера телефонные, разбросаны по городам.
Miaj numeroj telefonaj estas disĵetitaj en [diversaj] urboj.
„Samocveti“
Refreno:
Заботится сердце, сердце волнуется,
Zorgas la koro, la koro maltrankvilas,
Почтовый пакуется груз…
La poŝta kargo estas pakata…
Мой адрес — не дом и не улица,
Mia adreso estas nek domo, nek strato,
Мой адрес — Советский Союз.
Mia adreso — Sovetunio.
Вы, точки-тире телеграфные, ищите на стройках меня.
Vi, punktoj kaj strekoj telegrafaj, serĉu min en la konstruejoj.
Сегодня не личное главное, а сводки рабочего дня.
Hodiaŭ ne personaj aferoj gravas, sed la novaĵoj de labortago.
Refreno.
Я там, где ребята толковые, я там, где плакаты. “Вперед!”,
Mi estas tie, kie la junuloj lertaj, mi estas tie, kie la afiŝoj „Antaŭen!“
Где песни рабочие новые страна трудовая поет.
Kie la kantojn laboristajn novajn la lando laboranta kantas.
Refreno.
La kanto estis (kaj fakte restas) tre populara, do tute povis ekzisti poezia Esperanta traduko, pli aŭ malpli bona. Mi neniam aŭdis ĝin, sed ankaŭ en la landa movado mi aperis preskaŭ dek jarojn post kiam ĉesis ekzisti la prikantata ŝtato.
PS: Cetere pri ĉiuj menciitaj sovetiaĵoj, krom eble la ŝtato, ne ekzistas artikoloj en Esperanta Vikipedio. Mi volis ligi, sed mankas al kio. Legu do almenaŭ pri la atingoj de socialismo.
Reformojn de la sistemo, kiu gardas aŭtorajn rajtojn, promesis en Moskvo rusia prezidento Dmitrij Medvedev. Li petis skribajn proponojn de retaj aktivuloj, kiujn li planas transdoni kaj al la ŝtata parlamento, kaj al la internacia politika elito dum ŝtatestraj kunvenoj.
La 29-an de aprilo en Rusia Ŝtata Junulara Biblioteko okazis renkontiĝo de Medvedev kun „interret-komunumo“. Dum la evento, kiel informas Kremlin.ru, ĉeestantoj rakontis al la ŝtatestro pri licenzoj Creative Commons kaj proponis mencii liberajn licenzojn en la preparata nova versio de la civila kodo.
La partoprenantoj de la diskuto ankaŭ menciis „liberon de panoramo“: laŭ la nunaj rusiaj normoj por publikigi foton de konstruaĵo necesas preni permeson de la arkitekto, kio plej ofte teknike ne eblas. Pro „mallibero de panoramo“ jam centoj da fotoj el la stratoj de rusiaj urboj estis forigitaj el Commons, la grandega aŭdvida tenejo, el kiu ĉerpas ilustraĵojn i. a. Vikipedio.
La neprofita organizo „Wikimedia Ru“ partoprenas preparadon de la proponoj por reformoj en leĝaro pri aŭtoraj rajtoj.
Pli frue en aprilo en ruslingva interreto furoris fotorakonto pri la junulara biblioteko (la komentoj estas ruslingvaj, sed la fotoj multon rakontas per si mem).
Antaŭ 50 jaroj, matene la 12an de aprilo 1961, la sovetia armea piloto Jurij Gagarin per la kosmoŝipo Vostok 1 (Oriento) faris la unuan en la mondo flugon ĉirkaŭ la terglobo. Grigori Arosev meditas pri tio en la blogo de „La Balta Ondo“.