Värmland

UEA ŝanĝas nomon imite al E@I

Universala Esperanto-Asocio, fondita en 1908 la plej granda esperantista asocio de la mondo, verŝajne baldaŭ ŝanĝos sian nomon, konservante tamen la mallongigon. Al tia ideo puŝis la aktivulojn de UEA sukcesa ekzemplo de la krea grupo E@I, pli frue konata kiel Esperanto@Interreto kaj nun insistanta pri Edukado (aŭ foje eĉ Education) @Interreto. Pri tio private informis Antonio Sabó, bokomitatano komitatano-bo de UEA elektita per sinpropono.

Novaj prioritatoj helpos altiri junularon

Novaj prioritatoj helpos altiri junularon. Foto el arkivo de „Libera Folio“

Same kiel E@I, per anstataŭo de E por „Esperanto“ al E por „Edukado“ UEA esperas pri pli facile atingeblaj subvencioj. Krom tio pli serioza engaĝiĝo en edukadaj projektoj povus refreŝigi la malnovajn rilatojn de UEA kun UNESCO, la „Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo“.

Jam nun UEA (estonta Universala Eduka Asocio) povas fanfaroni pri kelkaj sukcesaj edukaj projektoj por rifuĝintoj en konfliktaj zonoj de Afriko kaj Azio. Per emfazo de tia agado UEA povus altiri novajn membrojn el inter la eŭropaj junuloj, emaj partopreni en aventuraj volontulaj projektoj en malpli riĉaj landoj de la mondo.

Laŭ mia informanto, UEA eble konservos Esperanton kiel sian ĉefan laborlingvon kaj daŭre uzos la ekzistantan delegitan reton por kunordigi la edukajn projektojn ĉie tra la mondo.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Multe suferinta poemo

La poemo „Lasta flugo“, kvankam ĝi ofte aperas aparte, estas verkita de Edmond Privat por lia originala romano „Karlo“ (1910), ofte uzata kiel lernolibro (aŭ memlernilo) por progresantoj. „Ĝia Esperanto estas bonega, simpla, eleganta kaj tute klasika“. Tamen la teksto de la poemo mem ofte enhavas erarojn aŭ variaĵojn, pri kies naturo mi nenion imagas. Post iom da analizado, mi supozus, ke la ĝusta (aŭ almenaŭ tolereble sencohava) estas la jena versio (per kursivo mi markis la vortojn, kiuj estas foje misskribitaj):

Dainty swallowtail kobble07
Vi kien flugas papilio,
  tremante kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio
  kaj venas frost’ perfide.

Flugiloj viaj kvazaŭ lampo
  briletas en nebulo.
Vi kion serĉas tra la kampo,
  perdita somerulo?

Dezertaj estas la ĝardenoj,
  tra kiuj vagis amo via.
Skeletoj ŝajnas la verbenoj
  sub laŭbo senfolia. // foje ankaŭ kverko, kio ritme taŭgas kaj estas pli rekonebla vorto

Vi kial flugas en malvarmo
  tra flora la tombejo?
Sur ĉiu loko pluva larmo
  nun restas en herbejo.

Silentas ĉiuj en la nestoj
  kaj svenis bonodoroj.
Jam ne batalas vi kun vespoj
  pri la floretaj koroj.

Jen restas nur en kampo vasta
  velkinta krizantemo,
sur kiu kiso via lasta
  mortigos vin en tremo.

Ĉu eble iu havas ĉemane la unuan paperan eldonon de „Karlo“? ;) Ni povus kontroli tie :)

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Sud-Osetio prezentita de RT

Videomaterialo el Sud-Osetio fare de la televidkanalo „Russia Today“. Tute en la angla:

En Esperanto mi iom verkis pri la regiono antaŭe. Indus iam viziti Cĥinvalon, des pli ke nun tio pli facilas, ol iam ajn pli frue; tiam mi povus ne nur rakonti pri la popolo kaj lingvo, sed ankaŭ elmeti proprajn fotojn :)

</p>
Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Sud-Osetio, 2008 kaj antaŭe

Lige kun antaŭ nelonge festita 20-jariĝo de Sud-Osetio, mi publikigas mian artikolon pri tiu landeto, verkitan laŭ peto de katalunaj amikoj en 2008, tuj post la aŭgusta milito. La katalunoj petis, ke mi rakontu pri la fono de la konflikto kiel persono el Osetio deveninta; tion mi faris. Rakonti pri la aŭgusta milito mem mi ne povis, ĉar samkiel plejparto de Esperantujo scias pri ĝi ĉefe de amaskomunikiloj (tamen ankaŭ la lokaj, el Cĥinvalo). La teksto aperis en kataluna E-informilo kaj ne aperis katalune (kio estis la komenca intenco).

Sud-Osetio: kial osetoj ne ŝatas esti en Kartvelio

Knabo en tradicia vesto

Pri la konflikto ĉirkaŭ Sud-Osetio estas multe dirite de diversaj amaskomunikiloj kaj kun diversaj akcentoj. Estas eble ne plu interese paroli pri tio, nek mi sentus min rajta, ĉar tiutempe mi forestis en Osetio kaj nenion vidis mem. Spertojn rekte el Osetio eblas trovi cetere en interretaj fontoj kiel www.osradio.info, se vi ŝatas. Sed eble pli atentan leganton interesas, kio antaŭis la ĉi-aŭgustan [verkita en 2008] konflikton, el kio fontas la tensio en Osetio. Mi provu skribi pri kelkaj faktoj kaj eventuale pri iliaj traktoj.

La unuaj rifuĝintoj

La unuaj rifuĝintoj el Sud-Osetio estas tute ne tiuj, kiuj aperis en Norda Kaŭkazio en 2008.

Kiel osetoj mem kutimas kredi, ilia lando libervole aliĝis al la Rusia Imperio en 1774. Fakte en tiu jaro aliĝis nur la parto, nun konata kiel Norda Osetio, dum la suda loĝ-areo de osetoj en 1783, kun la tuta Orienta Kartvelio, iĝis protektata lando laŭ la Traktato de Georgijevsk. Tamen osetoj emas konsideri, ke aliĝo al Rusio estis tutpopola deziro, kiun oni ne ŝanĝu.

En 1917, post la unua (februara) revolucio, sud-osetaj intelektuloj kunvokis en Ĝava (lastatempe famiĝinta montara loĝloko, ankaŭ skribata Dzaŭ) deputitojn el diversaj loĝlokoj. En la kunveno oni porparolis demokratian respublikon en Rusio. Oni ankaŭ formulis tie: „Se kaŭkaziaj popoloj havos teritori-naciajn aŭtonomiojn, do ankaŭ osetoj, unuiĝintaj en unu nacia unuo, havu la rajton pri memdecido“. Post la socialisma revolucio en Rusio, en Sud-Osetio estis proklamita soveta potenco. La tbilisa potenco, decidinta konstrui sendependan ŝtaton en la limoj de 18-a jarcento, rifuzis agnoski sovetan respublikon en Osetio. En majo 1920 ministro de eksteraj aferoj de juna Soveta Rusio skribis en Kartvelion: „Al la Suda Osetio, kie estis proklamita Soveta Respubliko, estas senditaj kartvelaj trupoj por neniigi tian potencon. Ni insistas, se tio veras, revoki la trupojn el Osetio, ĉar ni opinias, ke Osetio devas havi tian potencon, kian ĝi preferas. Enmiksiĝo de Kartvelio povus esti enmeksiĝo en aliulajn internajn aferojn“. Al tio el Kartvelio venis respondo, ke en la lando forestas Osetio.

</div>

Read the rest of this entry »

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas finlegi kaj komenti tie »»»
Värmland

Mallonga norvega filmo surfone de Esperanto

Dank’ al amiko Ignacio mi spektis la norvegan filmon „Que será, será“ (2002) pri unu esperantista kunveno. Malgraŭ ke Esperanto estas surfone, la filmo mem apenaŭ estas pri Esperanto. Vidu mem tiun ĉi filmon, kiu i. a. gajnis prestiĝan premion de la Norvega festivalo de mallongaj filmoj.

Mem juna Ignacio, kiu rekomendis al mi la filmon, opinias pri ĝi: „Nu, la filmo estas mirinda. Ŝajne ĝia mesaĝo estas «Neniam perdi la esperon nek lasi la revojn». Belega, kaj ankaŭ amuza“.

Mi pensas, ke ĝia alia mesaĝo eble estas „sciu la veran valoron de viaj esperantistaj sukcesoj“. La protaganisto ridindigas sin per troigo de sia atingo (elektiĝo al la „alta posteno“, kiu ne estas tro alta).

Eĉ plia mesaĝo estas „gravas nur amo“, ĉu? :)

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Rusia Esperantista Kongreso

Do, mi estis hodiaŭ dum iom da tempo en la Kongreso. Ĝi oportune okazas en la urbo, kie mi loĝas, Sankt-Peterburgo. Tial mi, inter la aliaj aferoj (vizumado, kiu ŝajnas jam senĉesa), venis nur por la programero, kiun gvidis mem, kaj preskaŭ tuj poste foriris. Estas iom bedaŭrige, ĉar mi ja pagis la plenan kotizon kaj tiel plu.

Mi gvidis diskutrondon pri Esperanta Vikipedio kaj manieroj aktivigi ĝin. Mi pledis, ke lokaj aktivuloj verku pri siaj kluboj kaj urboj. Mi rakontis, ke rusiaj temoj en Vikipedio estas ofte malbone prezentitaj, enhavas malaktualajn datumojn kaj havas aliajn problemojn. Mi alvokis transpreni praktikojn de aliaj grandaj Vikipedioj al la Esperanta kaj emfazis gravecon de aktiva komunumo. Bedaŭrinde ekde 2006 la komunumo de eo.wiki neniel ŝanĝiĝis — ĉiam estas iom pli ol cent redaktantoj (farintaj almenaŭ 5 redaktojn dum monato). Ja estas malmulte kaj tial multaj decidoj estas farataj per interkonsento de tri hazardaj preterpasintoj (aŭ eĉ tute sen interkonsento). Mi diris en la diskuto, ke pli vasta Esperanta komunumo — eĉ homoj, kiuj pro diversaj kialoj ne emas kontribui per verkado — atentu pri tio, kio okazas en Vikipedio, kaj eventuale partoprenu la diskutojn tie (diskuti oni ja kutimas per retpoŝtaj grupoj ks.). Estis nemultaj aŭskultantoj, do mi ne esperas pri iom signifaj ŝanĝoj, sed eĉ cento da novaj redaktoj portus pli da bono al la enciklopedio.

La kongresejo, priskribita en reklamo kiel luksa kaj prestiĝa, evidentiĝis tia nur surfone de la aliaj similrangaj eventoj de la rusia movado. La seĝoj en la ejoj estas pli foteloj, ol seĝoj, en la ĉambroj estas blankaj tabuloj kun markiloj, la granda halo estas tre taŭga. Samtempe plejparto de la programo okazas en la 4-a kaj 5-a etaĝoj, la lifto solas, la ĉirkaŭaĵoj estas ne vere la plej bela urboparto. Espereble la aliurbanoj ŝatos se ne la distrikton ĉe la kongresejo, do almenaŭ tiujn urbopartojn, kiujn oni montros dum la ekskursoj.

Estis por mi agrable revidi hodiaŭ sinjorojn Bolŝakov, Ĵitĉenko, Lytov, Corsetti, Samodaj, Gudskov, Griŝin, Seguru, Pietiläinen kaj aliajn gesamideanojn. Multaj vizaĝoj estis nekonataj, tial mi taksas la aranĝon envolviga kaj sukcesa. Certe enŝoviĝus duoble pli da partoprenantoj, sed iuj ŝatos malmankon de spaco.

Morgaŭ mi (kun Irina Gonĉarova) gvidas diskuton pri lingvaj festivaloj. Postmorgaŭ matene mi penos viziti prelegon de Oksana Burkina pri novaj esperantologiaj esploroj.

Ornamo de scenejo (fotis Nadeĵda Karamalikova):

Rusia Esperanto-Kongreso en Peterburgo, 2010. Ornamaĵo de la scenejo. Foto de N. Karamalikova (Peterburgo)

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Denove pri vizoj

La viza sistemo daŭre abomenas. Antaŭe mi jam blogis pri tio, kiel en 2008 vico en la finnlanda konsulejo malebligis mian vojaĝon al TEĴA-evento en Litovio (ĉar mia pasporto estis en la konsulejo pli ol monaton). Nun okazis io eĉ malpli verŝajna…

Por ricevi novan bulgaran vizon (Bulgario estas ankoraŭ ekster Ŝengeno), ni bezonas nuligi la antaŭan. Ĉar ne eblas longigi vizojn (ankoraŭ unu aĉaĵo de la viza sistemo), necesas ricevi la novan, ĉar la malnova finiĝos en la tago, kiun ni planas pasigi ĉe la maro. Do mi iris en la konsulejon por nuligi la vizojn.

La komenco estis senproblema, estas neniom da atendantaj homoj en la peterburga konsulejo de Bulgario. Sed la bulgara oficistino, rimarkinte, ke la antaŭan vizon ni ricevis en Moskvo, rifuzis nuligi ilin. Ŝi eĉ ŝajnis esti iom ofendita, ke mi ne avertis, ke la vizoj estas aliloke eldonitaj. Mi estis ŝokita kaj provis klarigi al ŝi, ke temas pri vizoj ĝuste de Bulgario, sed ne de iu alia ŝtato. Laŭ ŝiaj vortoj, mi devas nun vojaĝi al Moskvo (ĉ mil kilometrojn for, ĉ 100 EUR da aldona elspezo) por nuligi ilin tie.

Mi damne opinias maljuste eĉ pagi pro la ricevo de bulgaraj vizoj, surfone de mia publika penado pri la bulgara lingvo, kulturo kaj turismo (blogumado en diversaj medioj, aktivado por reproskimigo de ĝemelurboj, lingva festivalo, la Bulgara Semajno, la bloga konkurso ktp). Sed mi pretas fari, kiel oni postulas de ĉiuj. Sed pagi tempon kaj monon por seniĝi je vizo estas vere strange. Kaj estas ege malmoderne en la 21a jarcento sendi homon el unu urbo al la alia (en la sama lando) por ion fari en alia filio de la sama organizo.

Mi estas humiligita kaj pripensas sendi plendleteron al la Ministerio en Sofia.

Ne klaras al kiu sendi plendleteron pri la ekzisto de vizoj ĝenerale. Ja eblus anstataŭigi tiun sistemon per io pli fleksebla — ekzemple, enirpermeso sen fiksita eksdatiĝo kun registriĝo ĉe eniro. Aŭ fari la vizojn longigeblaj.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Esperantujo ĉe Ning

Estas certe amuze kaj flate, ke Facebook, Ipernity kaj baldaŭ vK uzeblas kun Esperanta interfaco. Tamen ekzistas diferenco inter traduko de interfaco kaj elektiteco de la publiko. Ne vane ja iam Amikumu estis tia populara inter la esperantistoj.

Se iu sopiras pri esperantista socia reto, nur esperantista mi subkomprenas, li provu Esperantujon ĉe Ning.com:

La relative nova socia reto ĉe Ning estas kvalite tradukita en Esperanton kaj jam eliras el la (nepra por tiaj projektoj) stato de stagno. Viglaj diskutoj okazas, interalie, pri la furora filmo de Cameron kaj aliaj aferoj.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

Rusio kaj Turkio plu proksimiĝas

Iam dum unu jaro mi loĝis en komunloĝejo de postdiplomaj studantoj en la bela peterburga apudurbo Peterhof. La loko tre amikigis ĉiujn loĝantojn, ĉar por la tuta etaĝo tie estis komuna kuirejo kaj du necesejoj (aparte por ĉiu sekso). Inter dekkelko de tieaj novja konatoj estis ankaŭ doktoriĝonto pri historio el Turkio. Li planis verki disertaĵon pri, kiel li klarigis, la bonaj paĝoj de la historio de rus-turkaj rilatoj. „Ĉiuj memoras, ke estis vico de severaj militoj inter ni. Sed inter la militoj homoj negocis kaj foje bone kontaktis“, — klarigis li.

Reĝep Tajjip Erdoan (Recep Tayyip Erdoğan), foto el VikipedioPlian paŝon survoje al ruinigo de la stereotipo pri malamikeco inter Rusio kaj Turkio faris hieraŭ, la 13-an de januaro, premieroj Erdoan (Erdoğan) kaj Putin (Путин). Post la okazintaj interparoloj ili anoncis en preskonferenco, ke:
• la du ŝtatoj ne plu uzos „internaciajn valutojn“, sed lirojn kaj rublojn por reciprokaj pagoj.
• Turkio enlasos rusajn turistojn sen vizoj jam ekde pli poste ĉi-jare.

Surfone de vagaj promesoj, kiujn oni faras en la Eŭropa Unio, la promeso de Erdoan estas tre klara: ĝis la vizito de prezidento Medvedev, planata por majo-junio 2010, la eniro iĝos senviza.

Ankaŭ sen tio vizito al Turkio estis sufiĉe facila por rusianoj: oni ricevadis vizojn ĉe la limo en la doganejo, pagante 20 dolarojn por dumonata plurfoja „marko“. Nun rusiaj turistoj ŝparos monon kaj tempon. Inter la branĉoj, kie abolo de vizoj aparte efikos, estas mallongaj ekskursoj al Istanbul el la ĉemaraj ripozlokoj de Bulgario — ja estis iom malagrable krompagi 20 dolarojn por dutaga ekskurso.

Dum pluraj jaroj Turkio estis la plej populara turisma allogaĵo por rusianoj, sed lige kun la financa krizo kvanto de vizitoj tien falis en 2009 je 18,5%. Malpli draste falis populareco de Egiptio, kio igis tiun landon gvidanto de la listo — 690 mil rusianoj vojaĝis tien en la unua jarduono de 2009. Daŭrigo de la listo aspektas tiel:
2. Turkio — 643 mil,
3. Ĉinio — 390 mil,
4. Finnlando — 285 mil,
5. Germanio — 161 mil,
6. Italio — 144 mil,
7. Hispanio — 113 mil, ktp.

Statistiko por la unua jarduono ne montras la jaran rezulton, ĉar en julio-aŭgusto pluraj rusianoj tradicie iras al la marbordo en Ukrainio: 1888 mil personoj vizitis la landon dum la unuaj naŭ monatoj de 2009. Ukrainio restas unu el la plej malfermitaj ŝtatoj — por viziti ĝin civitanoj de Rusio eĉ ne bezonas havi „eksterlandan pasporton“, sufiĉas la enlanda rusia.

Estas interese, ke post veno al la potenco en Turkio de la „modere islamista“ partio de Erdoan, la turka ŝtato ektraktis kun Armenio kaj faras firmajn paŝojn por firmigi bonajn rilatojn kun Rusio.

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»
Värmland

En Rusio oni antaŭĝojas forigon de vizoj

Furoron kaŭzis en ruslingva Interreto prognozo de la itala eksterlanda ministro Frattini. „Mi supozas, ke troviĝos sufiĉa majoritato por enkonduki senvizan reĝimon rilate al rusianoj en 2010“, — li diris fine de 2009. Frattini estas citata lige kun vizito en Moskvon de lia hispana kolego, kiu same optimismas pri forigo de vizoj inter EU kaj RF.

Rusia ministro pri eksterlandaj aferoj, Lavrov, insistas ke estu fiksita certa periodo por transiro al senviza reĝimo. „Tiu celo devas esti klare proklamita“, — li diris dum preskonferenco.

Inter la aliaj aktive diskutataj temoj de la blogosfero en Rusio estas publikigita statistiko pri la novjaraj viktimoj. Kiel informis Ministerio pri ekstremaj okazoj, 696 personoj mortis dum la dektaga festa ripozo — plejparto pro incendioj. En malfacila peno trankviligi samlandanojn, la ministerio atentigas, ke pasintjare estis je 13% pli da viktimoj.

Certe blogoj daŭre diskutas pri la unuafojaj montroj de kelkaj kinofilmoj, inter ili la plej furora — „Avatar“ kun ĝia novinventita ekstertera lingvo, la navia. Furoras malfermita letero de jam pli frue populariĝinta grupo, nomanta sin „Komunistoj de Peterburgo kaj Leningrada regiono“ (ŝajne, ne havas rektan rilaton al la parlamenta Komunista partio, sed malfacilas diri). La grupo akuzis Ĝejmson Kameronon pri plagiato: laŭ ili, li ĉerpis ideojn por sia filmo en la verko de la famaj rusiaj aŭtoroj fratoj Strugackij (abundas Esperantaj tradukoj, eldonitaj de „Impeto“). Pli frue la sama grupo kondamnis aktorinon Olga Kurilenko pro tio, ke ŝi konsentis ludi la rolon de amikino de Bond en la lasta parto de „Bondiano“.

Hodiaŭ, la 13-an de januaro, oni festas en Rusio tiel nomatan Malnovan Novan Jaron. Ĝi estas la nova jaro (la 1-a de januaro) laŭ la julia kalendaro, funkciinta en Rusia Imperio ĝis 1917 kaj daŭre konservata de la Rusa ortodoksa eklezio. Feliĉan novan jaron! ;)

Originale aperis en Amikeco.ru, vi povas komenti tie »»»